Abituro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abituriento)
Kanalizacia kovrilo kun la vorto ”Abitur”, ĉe gimnazio en Kleinmachnow

Abiturienta diplomo, abituro, matur-maturecdiplomo estas diplomo, kiun oni ricevas kiam oni finas la duagradan lernejon, kutime je aĝo de proksimume 18 jaroj, kaj kiu estas ordinare baza kondiĉo por daŭrigi studadon ĉe universitatoteknologia altlernejo (politekniko). Malsamaj landoj havas diversajn sistemojn de abituro, kaj eĉ se la vorto devenas de la germana, en Esperanto ĝi estas uzata por ĉiaj tiaj diplomoj.

Abituriento – homo, kiu havas abituron – estas vorto oficialiĝinta el la Kvara Oficiala Aldono de 1929, sed abituro estas neologismo. La ekzameno por ricevi la diplomon nomiĝas aŭ abiturienta ekzamenoabitura ekzameno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La radiko devenas (tra aliaj lingvoj, precipe la germana) de la latina verbo abire, kiu signifas ”foriri”, tra ties futura participo abiturus, ”forironta”; ĝi do rilatas al la baldaŭa foriro de la mezlernejo (gimnazioliceo).

Leksika rimarkigo[redakti | redakti fonton]

La vorto abituro ne estas oficiala, kaj troviĝas nek en PIV, nek en ReVo – tamen en la interreto ĝi estas pli ofte uzata ol la alternativa esprimo ”abiturienta diplomo”. Ĝi do estas konsiderata kiel proponata neologismo.

Kvankam la du radikoj ABITURIENT/ kaj ABITUR/ eniris Esperanton de la germana lingvo, oni uzas ilin en Esperanto ne nur por la germana abituro, sed ankaŭ por ĉiaj similaj diplomoj en aliaj landoj.

En Esperanto do ekzistas du konkurantaj radikoj por priparoli la aferon: La radiko ABITURIENT/ estas oficiala, sed ĉar ĝi signas personon, estas malfacile paroli pri la diplomo nur uzante tiun radikon (oni devas diri ”abiturienta diplomo”). La ankoraŭ ne-oficiala ABITUR/ havas la avantaĝon ke oni povas facile paroli pri la diplomo (”abituro”) kaj pri persono kun tiu diplomo (”abiturulo” aŭ ”abituriento”).

Abitura ekzameno[redakti | redakti fonton]

La abitura ekzameno estis enkondukita en 1788 en Prusio por limigi la kandidatojn al la universitatoj. En Hungario la unua abitura ekzameno okazis en 1851.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]