Kino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kino (oficiala vorto) estas arto de kinematografio (el la antikva greko “κίνημα” (movo) kaj “γράφειν” (skribi)). Kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma teĥniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto.

La vorto "kinematografio" estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. por esplorado de eksplodoj).

Laŭ Francisko Azorín, kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejokinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]

Fiziologia efekto de movo[redakti | redakti fonton]

Kinematografio estas bazita sur la biologia neperfekteco de la homa organismo, precipe en vidkapablo, kiun kaŭzas la t.n. inerto de la homa okulo. Tiu ĉi fiziologia neperfekteco poste kaŭzas, ke rapida alternado de projekciataj bildoj dum tre mallonga tempa periodo montriĝas al la cerbo pere de la optika nervo kiel neinterrompita agado (la bildo ne ŝiriĝas kaj ĝi estas perceptata per la cerbo kiel kontinua movo). Tiu ĉi interesa fiziologia fenomeno estas hodiaŭ uzata ne nur en klasika kinematografio, sed ankaŭ dum spektado de televidilo kaj bildoj vidigataj per komputila ekrano. Filmoj utiligas tiun efekton, projekciante pli ol 10 bildojn sekunde (kutime 24), kio kreas en la cerbo iluzion de movado (en televido: 25 bildoj sekunde).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tipoj de kino[redakti | redakti fonton]

Silenta filmo[redakti | redakti fonton]

Longdaŭra filmo[redakti | redakti fonton]

Mallongdaŭra filmo[redakti | redakti fonton]

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

Animacio[redakti | redakti fonton]

Eksperimenta kinarto[redakti | redakti fonton]

Eksperimenta kinarto, aŭ pli simple eksperimenta kino, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.

Ĉefaj teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de bildoj sekunde (25 aŭ pli)[redakti | redakti fonton]

Formatoj de filmbobeno[redakti | redakti fonton]

Formatoj de ekrano[redakti | redakti fonton]

Cifereca kino, bitkino[redakti | redakti fonton]

Tridimensia kino[redakti | redakti fonton]

Kinaj skoloj[redakti | redakti fonton]

Sendependa usona kino[redakti | redakti fonton]

Barata kino[redakti | redakti fonton]

Brita kino[redakti | redakti fonton]

Franca kino[redakti | redakti fonton]

Itala kino[redakti | redakti fonton]

Fotokunmetaĵo de famaj italaj aktoroj kaj reĝisoroj

Germana kino[redakti | redakti fonton]

Aliaj kinoj[redakti | redakti fonton]

Kinaj profesioj[redakti | redakti fonton]

Kiel kroma profesio ekde la plej fruaj epokoj de la kino kiel jam industria komerco, oni povas konsideri gazetojn pri kino kiel grava parto de la kina etoso. La celo estis de ĉiam duobla: nome propagandi filmojn, aktorojn, reĝisorojn ktp., kaj informi pri profesia kritikaro, disvolvigo de la filmado, novaĵoj pri la ricevo de ĉiu filmo, ktp. Vidu ekzemple artikolon pri Sight & Sound.

La filmindustriokinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.

La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.

Figurantostatisto estas terminoj uzataj en la medio de spektakloj por la persono sen kategorio de aktoro kiu aperas nur fone kaj ne parolas en aŭdebla dialogo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • HomeMadeFilms Filmista retpaĝaro - artikoloj pri filmoj, iliaj kreintoj kaj filma tekniko (aktualigata ĉiusemajne)